Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 302 (2012-02-25)
[Amikoj de la Kopenhaga Esperantisto-klubo] Informo pri du kunvenoj ricevita de la Esperanto Kulturgrupo en Kopenhago:

INVITO AL EKG-VESPERO – ESPERANTO 125 JAROJ

La Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo, EKG invitas vin ĉiujn al agrabla vespero: Mardon, 06.03.2012, 19.30-22.00 en Civitana Domo, Danasvej 30B, 2. etaĝo.

"Ekbrilo pri la ekzisto de Esperanto en Danio".

Okaze de la 125-jara jubileo de la publikigo de la unua lernolibro en Esperanto fare de L.L.Zamenhof, ni tial invitas ĉiujn al varia kaj agrabla vespo. Estos vivanta muziko kaj kantado, kaj ni regalos vin per kafo/teo kaj kukoj - entute al la modesta prezo: 20 kr. po persono.

Pro la praktika aranĝo, ni petos vin pri reta aŭ telefona aliĝo al Torben Svendsen: torben.svendsen ĉe gmail.com - tel: 3874 9764 .

Samtempe ni volos atentigi vin pri la posta vespera aranĝo en la Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo, EKG: Mardon, 10.04.2012,19.00-2300 (rezervu ĝin jam nun) en Civitana Domo Danasvej 30B.

Estos retrospektiva vespero, kie ankaŭ eblos aĉeti video-diskojn (DVD), kompaktajn diskojn ktp. pri kaj de EKG. Krome ni i.a. spektos la 60-min. filmon "Kultura ekskurso al Norda Selando, 27.07.2012". Ni esperos pri tre agrabla kaj bonhumora vespero.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026